Pierre Belon (1517-1564) | ||
---|---|---|
Franca naturalisto kaj unu de la plej grandaj sciencistoj de la 16a jarcento
| ||
Persona informo | ||
Pierre Belon | ||
Naskiĝo | 1517 en Souletière, nuna Cérans-Foulletourte apud Le Mans, Francio | |
Morto | 1564 en Parizo, Francio | |
Lingvoj | franca • latina vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg | |
Profesio | ||
Okupo | natursciencisto diplomato ornitologo iĥtiologo botanikisto zoologo kuracisto verkisto historiisto vd | |
Laborkampo | Biologio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Pierre BELON (naskiĝis en 1517 ĉe Souletière apud Mans, mortis en 1564) estis franca naturalisto.
Tre avancita por sia epoko, li estas konsiderata kiel unu de la plej grandaj sciencistoj de la 16a jarcento.
De neriĉa origino, Belon iĝis apotekisto ĉe elstaraj klerikoj, kiaj la arkiepiskopo de Mans, nome René du Bellay[1], en 1535, poste ĉe la arkiepiskopo de Liono, nome Francisko la 2-a de Turnono. Tiuj protektantoj permesis lin dediĉi sin entute al scienca priserĉado.
Li sekvis la instruadon pri botaniko de Valerius Cordus ĉe Vitenbergo, kaj veturis kun li en Germanion. Li interesiĝis ankaŭ pri fiŝoj kaj verkis unu de la unuaj ilustraciitaj eseoj pri nesalakvaj fiŝoj de Francio.
Pierre Belon mortis mistere, sendube mortigita de ŝtelisto, aprile de 1564, kiam li trapasis tra la Bosko de Boulogne.